vgl. Esperanto (Gedicht, deutsch in der Werbeschrift "Nia lingvo de l' espero")

3) Admirinda dono
Ĉu ankaü vi nun Esperanton konas?
Du lingvojn ege nepre ni bezonas,
Por la gepatra lando la unuan,
Por la cetera mondo unu duan.

Ĉu Esperanto estu tiu ĉi?
Jes, ĉar ĝi estas pleje ideala.
Lernebla plej facile estas ĝi
Kaj antaŭ ĉio paca kaj neŭtrala.

Do por preferi ĝin jam tio gravas.
Sed nun aŭskultu ankaŭ, kiel ravas
En kanto kaj deklamo la belsono
De l' admirinda Zamenhof-a dono.